Historio kaj kurso — Cirilaj alfabetoj estas uzataj en slavaj lingvoj (rusa, ukraina, belorusa, bulgara, macedona ktp) k en multaj neslavaj lingvoj sur la teritorio de eks-Sovetunio. Kurta historio. Slavaj popoloj parolis en la slavona lingvo (de kiu poste devenis slavaj lingvoj), kredis je multaj dioj k, verŝajne, ne havis sian propran skribsistemon. Ekde la 9a jarcento slavaj popoloj komencis akcepti kristanismon. …